deutsch, English
Chefpagho
Propagighprognozo por mallongaj ondoj per la poshkomputilo CASIO PV-S460
Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanio
Priskribo
La programo KW ebligas propagighprognozon por mallongondligo inter du ajnaj lokoj sur la tero per la poshkomputilo CASIO PV-S460. KW bazighas sur [1] kaj [2]. KW povas esti elshutata de http://www.akueck.de/runterladeneo.htm.
Ghi estas skribita en la programlingvo OWBasic kaj necesas la kompililon OWBasic.
Ankau senelektronila taksado estas ebla.
Kiel endonvaloroj estas necesaj jenoj:
- latitudo kaj longitudo de la dissendilo kaj ricevilo
- relativa sunmakulnombro
- monato kaj tago
- sendopovumo
- antengajno
- mallonga au longa vojo lau longe de la grandcirklo inter la dissendilo kaj ricevilo
Kiel eldonvaloroj, jenoj estas disponebligataj por la 0-a ghis la 22-a horo lau la Universala Tempo (UT):
- (grandcirkla) distanco inter la du lokoj
- direkto de la dissendilo al la ricevilo kaj kontraue
- maksimume uzebla frekvenco (mallongigate MUF)
- povumo che la ricevilo en dBm (t. e. en dB rilate al 1 mW)
- S-metro-valoro che la ricevilo
- kvalitativa valorigo de la atendota sendopovumo che la ricevilo
Ilustrajho 1 montras tipan ekrankapton pri la eldonvaloroj. Detala priskribo trovighas en la dosiero "legumin.txt" el la elshutita instalajho.
Ilustrajho 1: Ekrankapto
La povumoj estas transmetataj al S-metro-valoroj lau [3]:
S9 konformas al povumo de 0,00000005 milivatoj, tio estas -73 dBm. Tiu chi povumo estas je la tensio de 50 mikrovoltoj che ricevila enirej-rezistanco de 50 ohmoj.
S8 kaj chia plia S-metro-valoro malkreskigita je unu signifas malkreskighon de la povumo che la ricevilo je chiafoje 6 dB rilate al la nekstplialta S-metro-valoro (tio konformas al faktoro de chirkau 0,25; en kazo de la tensio, malkreskigho je 6 dB konformas al faktoro de proksimume 0,5).
La alordigo de la S-metro-valoro al la S de la SINPO estas proksimume sekvontmaniere:
S1, S2, S3: S=1,
S4, S5, S6: S=2,
S7, S8, S9: S=3,
S9+10 dB, S9+20 dB, S9+30 dB: S=4,
S9+40 dB, S9+50 dB: S=5
Literaturo
[1] R. B. Rose, J. N. Martin: "MINIMUF-3: A Simplified hf MUF-Prediction Algorithm", Naval Ocean Systems Center, San Diego, 1978
[2] Gerhard Braun: "Planung und Berechnung von Kurzwellenverbindungen", Siemens AG, Berlin und München, 2. Auflage, 1986
[3] Gerd Klawitter: "Funk-Lexikon für Kurzwellenhörer", Siebel-Verlag, Meckenheim, 1. Auflage, 1993
Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 1-an de Januaro 2007.