Chefpagho

Pri la libro “Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO)”

Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanujo

Pri kio temas?
Kiuj estas la bibliografiaj datumoj de tiu chi libro?
Por kiu tiu chi libro povus esti interesa?
Kie oni trovas tiun chi libron?
Kie oni povas acheti tiun chi libron?
Kie oni trovas redonon de la enhavo de tiu chi libro en elektronika formo?
Kiom da libro-ekzempleroj (el papero) ekzistas?
Kial ghis nun libro-ekzempleroj estis senditaj al nur malmultaj bibliotekoj?
Kial en la libro ne estas uzataj supersignoj por la prezento de ho kaj uo de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)?
Chu la farado de la libro estis komisiita de iu lingvo-normiga institucio?
Kian motivon havis la autoro fari tian libron?
Kial en la libro mankas la tradukoj de la vortoj de la unua oficiala aldono en la rusan?
Kial en la libro mankas la redono de la oka kaj naua aldonoj?
Kiel la autoro kompilis la vortlistojn?
Kiajn efikojn flanke de la lingvo-normiga institucio jam kauzis la libro?
Kie oni trovas sonmaterialon pri la libro?
Kiel oni povas kontakti la autoron kaj eldonejon?

Pri kio temas?
Tiu chi libro (figurajho 1) donas superrigardon pri la oficialaj lingvoelementoj de Esperanto. Oficialigoj bazighas sur instrukcio donita en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto kaj okazis plurfoje ekde 1909 ghis 2007. En tiu chi libro estas kompilitaj la oficialaj lingvoelementoj de la unua ghis sepa aldonoj al la Universala Vortaro kun en tiuj chi eventuale donitaj tradukoj en nacilingvojn (escepte de tiuj en la rusan) kaj Esperantlingvaj difinoj. Plue estas donitaj la titoloj de oficialigaj dokumentoj kaj bibliotekoj, en kiuj oni povas trovi tiujn dokumentojn.
OLEO1 OLEO2 OLEO2
Figurajho 1: OLEO; maldekstre: kovrilpagho; centre kaj dekstre: po unu eltiro el aliaj paghoj

Kiuj estas la bibliografiaj datumoj de tiu chi libro?
Jen la bibliografiaj datumoj:
Titolo: Oficialaj Lingvoelementoj de Esperanto (OLEO)
Autoro: Andreas Kück
Eldono: 1-a
Jaro: 2008
Eldonejo: Selbstverlag Andreas Kück
Presita en: Rechtenfleth, Germanujo
Nombro de paghoj: 54
Nombro de figurajhoj: 12
Nombro de tabeloj: 1
Grando: 21,0 cm x 14,9 cm
Internacia Sistema Bibliografia Numero: ISBN 978-3-00-023800-0

Por kiu tiu chi libro povus esti interesa?
La libro povus esti interesa por chiu, kiu volas havigi al si stokon de oficialaj Esperanto-vortoj. Ghis nun oni jam trovas redonon de la enhavo de la Fundamento (http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html) kaj krome de la aldonoj oka (http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/index.html) kaj naua (http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html) en elektronika formo en la retejo de la Akademio de Esperanto. En ties Akademia Vortaro (http://h.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html) oni trovas ankau la vortojn de la aliaj aldonoj – tamen (almenau ghis la apero de la libro) sen eventualaj tradukoj en nacilingvojn kaj sen Esperantlingvaj difinoj de iuj vortoj (t. e. sen tiaj tradukoj kaj iuj difinoj, kiuj siatempe estis ankau donitaj de la oficialiga institucio). Tiun brechon shtopas tiu chi libro, char ghi redonas ankau ilin (krom okaze de la tradukoj en la rusan). Aldone al tio la libro informas pri detaloj de la oficialigoj inkluzive de figurajhoj, kiuj montras ekzemplodonajn eltirojn el la oficialigaj dokumentoj. La libro mencias bibliotekojn, en kiuj oni povas trovi la oficialigajn dokumentojn.

Kie oni trovas tiun chi libron?
La libro estas disponebligita al la publiko en jenaj bibliotekoj:

Kie oni povas acheti tiun chi libron?
Ghis nun nenie.

Kie oni trovas redonon de la enhavo de tiu chi libro en elektronika formo?
Redono de la enhavo de tiu chi libro en elektronika formo estas elshutebla el http://www.akueck.de/oleo.zip (alklaku per la dekstra musklavo kaj elektu la eblajhon “Konservu celon en ...”). Krome la redono sin trovas en la Google-grupo http://groups.google.de/group/oleo17042008. La redono estas en zip-pakita pdf-formato kaj taugas por tio, ke oni povas eltiri tekstojn kaj enigi ilin en aliajn dosierojn. Vi rajtas pludoni la dosieron <oleo.zip> en ne-shanghita formo kaj ankau citi el la libro en tia amplekso, kiel estas necese lau la celo de via verko, en kiu estas la citajho.

Kiom da libro-ekzempleroj (el papero) ekzistas?
Nur malmultaj (temas pri mem-eldonejo). La chefe celata publikig-maniero estas tiu en elektronika formo.

Kial ghis nun libro-ekzempleroj estis senditaj al nur malmultaj bibliotekoj?
Unuflanke la autoro nepre volis, ke la libro (en papera formo) estas disponebligita al la publiko: Tio chi evidente estas necesa, por ke la libro plenumu unu el la postuloj, por ke ghi entute povu esti rigardata kiel “libro”. Aliflanke la autoro volis eviti tro vastan distribuon de la paperforma libro al bibliotekoj, char la chefe celata publikig-maniero estas tiu en elektronika formo.

Kial en la libro ne estas uzataj supersignoj por la prezento de ho kaj uo de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)?
Al la presejo mankis la tipoj – almenau dum la presado. Same ne estas uzataj supersignoj por la supre menciita prezento en la elektronika enhav-redono, por ke tiu chi estu plej eble laulitera. – Lau la autoro tio chi neniel estas malavantagha; male: Per la libro oni povas – aldone al la lernado de oficialaj vortoj – samtempe ekzerci la legadon de teksto skribita en la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u). Tio chi bedaurinde ankorau estas tro neglektata; en almenau unu konata lernretejo estas ech rekomendata alia “stilo” ...

Chu la farado de la libro estis komisiita de iu lingvo-normiga institucio?
Ne. (Kaj el tio chi sekvas, ke la libro mem havas nenian statuson oficialan pri lingvo-normigo au similo.)

Kian motivon havis la autoro fari tian libron?
En 2006 la autoro komencis serchi oficialigajn dokumentojn pri la oficialaj aldonoj al la Universala Vortaro. Montrighis, ke tio chi postulas multan tempon. Li ne kontentighis pri la Akademia Vortaro (http://h.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html), char ghi (siatempe) ne redonis eventualajn tradukojn. Krome li interesighis pri la aspekto de la oficialigaj dokumentoj: Chu ghi estas unueca? Chu la lingvo-normiga institucio donis kune kun la oficialigitaj vortoj tradukojn? Chu chiufoje en la samajn lingvojn? Kaj tiel plu. La autoro volis fari libron, kies elektronikforman enhav-redonon li kaj aliaj esperantistoj povas facile utiligi, ekzemple por siaj (posh-)komputiloj, kiel okaze de la Fundamento (http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html) kaj intertempe ankau okaze de la aldonoj oka (http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/index.html) kaj naua (http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html).

Kial en la libro mankas la tradukoj de la vortoj de la unua oficiala aldono en la rusan?
La autoro ne regas la cirilan alfabeton. Tial la tajpado kaj kontrolado de la preskau naucent rusaj vortoj estus rabinta tro multan tempon.

Kial en la libro mankas la redono de la oka kaj naua aldonoj?
Estas du kialoj: Unue tiuj chi aldonoj jam estas redonitaj en la interreto (vidu supre; krome la dokumento entenanta la okan aldonon estis ankau paperforme reeldonita [en 2007]). Due la autoro ne volis tro multe citi: Pri la unua ghis kvara aldonoj la redono estas senproblema konsidere la autorrajtleghon (de Germanujo), char jam de pli ol sepdek jaroj la autoroj de tiuj chi aldonoj estas malvivaj (sekve iliaj verkoj estas liberaj). El la aldonoj kvina ghis sepa estas citite, tamen malmulte, char tiuj chi tri aldonoj ne estas tre vortrichaj.

Kiel la autoro kompilis la vortlistojn?
La autoro ne uzis skanilon, sed permane tajpis la unuopajn vortojn en komputilon.

Kiajn efikojn flanke de la lingvo-normiga institucio jam kauzis la libro?
Post apero de la libro Bertilo Wennergren, la respondeculo pri la Akademia Vortaro (http://h.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html), en ghin enmetis la Esperantlingvajn difinojn de la vortoj de la kvina kaj sesa aldonoj kaj krome, rilate al ankau aliaj aldonoj, enmetis eventuale kune kun la oficialigitaj vortoj donitajn tradukojn en nacilingvojn. Pli da tiurilataj informoj estas en la artikolo “La Oficialaj Aldonoj” (http://lingvakritiko.com/2008/05/13/la-oficialaj-aldonoj/) de Bertilo Wennergren.

Kie oni trovas sonmaterialon pri la libro?
Intervjuo pri interalie la libro estas en jena retejo de Varsovia Vento: http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm. La intervjuo komencighas en la 41-a minuto post la komenco de la 35-a elsendo. La intervjuo okazis (per Skype) en la 23-a de Aprilo 2008.

Kiel oni povas kontakti la autoron kaj eldonejon?
Oni utiligu la Google-grupon http://groups.google.de/group/oleo17042008.

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 9-an de Augusto 2008.